| SFERO 2010 3-a Svisa Feria Esperanto-Renkontiĝo De la 14-a ĝis la 17-a de oktobro okazis en la feridomo “Les Sapins de l’Amitié” (La Abioj de la Amikeco) en la Jurasa Montaro en Métabief la 3-a SFERO sub auspicio de SES. Métabief situas 9 kilometrojn okcidente de Vallorbe sur la franca flanko de Mont d’Or. Partoprenis 45 personoj el Francio, Germanio kaj Svislando, el inter ili multaj infanoj kaj gejunuloj. Dum ĵaudo kaj vendredo estis du mirindaj sunaj autuntagoj, kiuj invitis al migrado. Sabaton malvarmiĝis kaj pluvetis, tamen ankaŭ la sabataj ekskursoj al grimpado aŭ fromaĝejo respektive al la groto de Vallorbe povis okazi. Sabatvespere Christoph Frank prezentis distran teatraĵon pri notema pedelo, Filipo kaj Avinjo. Dum la matenoj okazis diversaj programoj klerigaj kaj distraj por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj, de fadenludo tra paroladkurso al ĥorusa ekzercado. Dimanĉon posttagmeze la evento finiĝis per bunta programo kun muzikaj kaj artaj kontribuoj de la diversaj talentoj el inter la partoprenantaro. La etoso malgraŭ la malvarma semajnfino estis varma, kaj aparte la ĉeestantoj laudis la bonan manĝon. Entute la ejo estis tre bela. Dimanĉe post la 15-a horo oni devis bedaurinde adiaui kaj reveturi hejmen, sed forveturante ni povis diri: „Ĝis revido venontjare dum la 4-a SFERO en Richterswil apud la Lago de Zuriko!“ |