49 homoj kaj 1 hundo el Svislando, Francio, Germanio kaj
Pollando partoprenis la 2-an Svisan Familian Renkontiĝon en
Lenk en Simme-Valo en Berna Oberlando.
35 plenkresuloj kaj 14 infanoj ĝuis dum 3
tagoj de la 16-a ĝis 18-a de oktobro 2009 en
la alpa vilaĝo Lenk amikan familian etoson en
Esperantujo. La organiza teamo de Wolfram,
Mara, Daniel kaj Nelida ebligis per sia giganta
laboro riĉan programon por la etaj kiaj maletaj
Vendrede ni profitis de la bela vetero kaj
migradis al la 7 fontoj de la rivero Simme
supre de Lenk. Je la fino de la posttagmezo
honoris nian renkontiĝon per sia ĉeesto la komunuma prezidanto.
Post bona vespermanĝo en la renkontiĝejo okazis interkona vespero,
dum kiu ĉiuj sin prezentis laǔ familioj. Sabate okazis diversaj aktivecoj,
atelieroj, Esperanto-kurso kaj posttagmeze ankaǔ ekskurso al la
vilaĝa naĝejo. La vesperon konkludis bunta programo kun teatro de la
infanoj. Dimanĉe denove okazis diversaj kursoj kaj dume filmis teamo
de la loka berna televido Telebern.
Gajnantoj de la SES-Konkurso 2009
Sabatposttagmeze en la kadro de SFERO ekzemaniĝis la
partoprenintoj de la konkurso lanĉita de SES en printempo. Gajnis la
tri ĉefpremiojn (vojaĝon al NR dum jarfino) laǔvice Ailen Bilat. (ina,
1995), Sacha Bilat (vira, 1998) kaj Sami Bapté (vira 1994), ĉiuj
gelerantoj de la lernejo La Granda Urso en La Chaux-de-Fonds.