La junulargastejo staras en granda parko, kie oni trovas diversajn ludilojn por infanoj. Ĉe la junulargastejo estas terasoj. En la junulargastejo estas publika restoracio memserva, malfermita de la 11a ĝis la 18a horo.

En la junulargastejo de Richterswil, por la gastoj, vi trovos :
Multajn dormoĉambrojn dulitajn kaj kvarlitajn
Multajn lavejojn, necesejojn
Grandan manghejon
Ĉambreton kun porinfanaj ludiloj
Saloneton en la akceptejo
Klasoĉambron en la unua etaĝo
Retkafejo (pagenda)

Helpajn objektojn :
seĝoj por etaj infanoj
litoj por etaj infanoj (po 4)
Futballudilo (por kvar ludantoj por endoma uzo)
Estas lifto
Mankas piano

Bv kunpreni :
Lavtukojn
Viajn kutimajn personajn aferojn
La aŭtuna temperaturo povas esti malalta : kunprenu varmajn vestaĵojn
Ludilojn diversajn. Bv NE kunpreni vivantajn bestojn. Ludilajn bestojn bv kunpreni laŭ via bezono

Kiel alveni al Richterswil:
Per veturilo
El Zuriko vi veturu per aŭtoŭseo A3 en la direkton de Sargans - Chur.
Forlasu la aŭtoŝseo en Richterswil. Elirvojo 37-Richterswil, kiu ankaŭ gvidas al Einsiedeln/Samstagern

Per trajno
El Zuriko vi uzu trajnon en la direkton de Pfäffikon SZ ĝis haltejo RICHTERSWIL uzante trajnojn S2 aŭS8. El la stacidomo vi devas eliri unue al la lago, poste marŝi maldekstren norden laŭ la lago en la direkton de Zuriko, de kie vi venas, dum proks. 5 minutoj. Vi vidos ŭildojn.

Pliaj detaloj sekvos!

14-an ĝis 16-a de oktobro 2011

Junulara gastejo Richterswil"Horn" Hornstrasse 5 8805 Richterswil (ZH) www.youthhostel.ch/richterswil