|
|
Ferderacia konsilanto Blocher maleketita – ĉu fino de
la granda koalicio?
Post 135 jaroj la granda koalicio de la Svisa
registaro ŝajnas rompiĝi. La federacia konsilanto Christoph Blocher
hodiaŭ estis malelektita de la Unuiĝinta Nacia Asembleo. Anstataŭ
Blocher estis elektita s-ino Eveline Widmer-Schlumpf. La Svisa Popolpartio minacis
iri al la opozicio, se ilia kandidato ne reelektiĝos. La decido de la svisa
parlamento estas malgranda revolucio. Se la Popolpartio realigas sian minacon,
tiam la unuan fojon en la svisa historio la granda koalicio rompiĝas. (2007-12-12)
Svisa Esperanto-Societo lanĉos
novan plurlingvan magazinon Lingva Futuro
La estraro de Svisa Esperanto-Societo lastan sabaton
en Bielo decidis lanĉi novan trilingvan magazinon en Esperanto, franca kaj
germana lingvo. La magazino estos kvarkolora en formato A4 havos proksimume
80 paĝojn kaj eldonkvanton de 25'000. Ĝi traktos temojn kiel
mediprotektado, novaj energiteknologio, migrado kaj integrado de enmigrintoj,
plurlingvigso, edukado, etnologio, lingvopolitiko. La celo estas montri
pozitivajn viziojn por solvi la aktualajn problemojn de nia societo. La
artikoloj estas en unu el la tri lingvoj Esperanto, franca aŭ germanoj
kaj aperas ĉiam resumu en la tri lingvoj. Aperas ankaŭ artikoloj en
la itala, angla, serbo-kroata aŭ aliaj en Svislando parolataj lingvoj.
Tiuj artikoloj aperas kun traduko en Esperanto kaj resumo en Esperanto,
franca kaj germana. La revuo estas financata per anoncoj, reklamoj,
sponsonroj, donacoj kaj abonoj. Ĝi ekaperos en printempo 2008 kiel
kontribuo de SES al la Internacia Jaro de la Lingvo. (2007-11-12)
Vaŭdo: La Kantono Vaŭdo estonte en Berno
reprezentiĝos ruĝ-verda
La verduloj kun Luc Recordon akiris duan mandaton en
la ŝtata konsilantaro kaj ankaŭ la socialdemokratoj estis sukcesaj.
Tiel nun la mez-dekstra malplimulto en la ŝtata konsilantaro cementiĝos,
kaj la ŝancoj estas realismaj ke la verda kandidatino Verena Diener ankaŭ
en Zuriko sukcesos. Tiel nun ekzistas realisma ŝanco, ke Svislando la
unuan de decembro ricevos komplete novan registaron kaj ke Blocher malelektiĝos.
(2007-11-11)
Glaruso: Kantona parlamento rehabilis la lastan sorĉistinon
En svislando ĉio daŭras iom pli longe. 225
jarojn post ŝia senkapiĝo la lasta senkulpe kiel sorĉistino al
morto kondamnita Anna Göldi estis rehabilita postmorte far la kantona
parlamento de Glaruso. Tiel la kantono oficiale senkulpiĝis pri la grava
justickrimo de la tiamaj regantoj. En la samaj tagoj Zuriko redonis al
Sankt-Galo kopion de la 1762 kiel militkaptitaĵo al Zuriko portita valora
terglobo, kies originalo tamen restas en la Nacia Muzeo. Per tiu-ĉi ago
255-jaraĝa kverelo finiĝis … Se ankoraŭ vi bezonas impeson pri
la tempodimensioj, en kiuj oni planas en Svislando: La leĝaro de Zuriko
tekstas, ke dokumentoj pri edziĝoj devas esti konservataj en la kantona
arkivejo dum almenaŭ 3000 jaroj … (2007-11-10)
Granda progreso en utiligado de ventoenergio en Svislando
Post decido de la federacia tribunalo, limigi la pejsaĝoprotekton
la nombro de ventoenergiprojektoj en Svislando amase multiĝas. Sur la
Sankt-Gothard-pasejo estas planita ventoenergiparko kun 15 mueliloj, kiu ne
nur estas la plej granda sed ankaǔ la plej alte super marnivel situita
ventomuelilparko de Svislando. (2007-11-06)
Federacia Konsilanto Pascal Couchpin malfermas pordon al la
Sunenergiepoko
Okaze de la SunImpuls-gazetarkonferenco la kuracisto
kaj pioniro D-ro Bertrand Piccard atentigis pri la altiĝantaj prezoj de
nafto kaj urano kaj la neceso anstaǔi tiujn enenergifontojn per renovigelbaj kaj la Federacia
Konsilanto Pascal Coupchpin solene malfermis la fabrikhalon, kie estas
konstruata la pionira sunenergiaviadilo, per kiu Piccard intencas ĉirkaǔflugi
la mondon sen unu guto da fuelo. Por pliaj detaloj legu la artikolon en la magazino. (2007-11-05)
Kontraǔleĝe enportita viando en svisaj
flegohejmoj
Nova viandoskandalo en Svislando. La svisaj doganaǔtoritatoj
malkovris, ke germana buĉejo kaj svisa transportentrepreno enportis
kontraǔleĝe viandon el Germanio, kiun ili deklaris estis
svisdevena. La kontroloj montris, ke dum la kontraǔleĝaj
transportoj trans la verda landlimo, la malvarmigĉeno estis plurfoje
interrompita, tiel ke ekzistas danĝero, ke tiu viando survoje malboniĝis
kaj ankaǔ pasis la permesitan vendodaton. La viando estis vendita al diversaj
svisaj fleghohejmoj je favoraj preozoj. Pro la malaltaj prezoj la aĉetintaj
kuirejestroj rezignis pri la deviga kontrolo de la etikedoj. (2007-11-04)
Novaj pasportkontloloj ŝikanas svisajn flugpasaĝerojn
Ek de venonta semajno en sviaj flughavenoj, la
flugkompanioj devas rekontroli ĉiujn pasportojn okaze de alaviadiliĝo.
Laǔdire tiuj kontroloj devus servi al la sekureco, sed en realo la
sekureco nenial altiĝas pro aldonaj pasportkontroloj. Temas do en
realeco nur pri burokrata aktivismo por psikologie montri al la homoj, ke la
aǔtoritatoj zorgas por la publika sekureco. (2007-11-04)
Svisoj elektis novan parlamenton
La grandaj venkintoj de la svisaj balotoj estas la Verduloj, kiuj kun kun la
verdliberala partio preskaǔ duobligis la nombron de siaj mandatoj en la
nacia konsilantaro (granda parlamenta ĉambro de la popolaj
reprezentantoj) kaj unuan fojon sukcesis ankaǔ akiri mandaton en la ŝtata
konsilantaro (malgranda parlementa ĉambro de la kantonaj
reprezentantoj). Ankaǔ al la elekto-venkintoj apartenas la dekstrema
Svisa Popopol-Partio, kiu gajnis mandatojn en la nacia konsilantaro. Ĉar
la tradicia koalicipartnero de la Popolpartio, la ankaǔ dekstre
orientita Libera Demokrata Partio samtempe perdis multajn mandatojn en ambaǔ
parlamentaj ĉambroj tamen la dekstraj partioj efektive perdis la
elekton! Fortiĝis ankaǔla politke meza Kristana Popolpartio, dum la
sukceso de la verduloj iris plejparte je kostoj de la Socialdemokratoj. El
tio rezultas, ke la mezaj kaj maldekstraj partioj konservas sian plimulton de
101 kontraǔ 99 mandatoj en la nacia konsilantaro, sed samtempe akiros la
unuan fojon en la svisa historio akiras plimulton en la ŝtata
konsilantaro. Kiam la unuan de decembro nun devas elektiĝi la federacia
konsilantaro, tio estas la registaro de Svislando fakte almenaǔ teorie
eblus ĉesigi la granda koalicion, ĉar la Verduloj kune kun la
Kristana Popolpartio kaj la Socialdemokrata Partio akiris unuan fojon en la
historio de la Svisa federacio la plimulton en la Unuiĝinta Federacia
Asembleo, kiu konsistas el ambaǔ parlamentaj ĉambroj. Tial oni
povas atendi la 1-an de decembro kun granda intereso, ĉar ĝis nun
la partireprezentantoj ne klare esprimas, ĉu ili daǔrigos la sorĉan
formulon de la granda koalicio aǔ ĉu okazos „revolucio“ kun
malelekto de pluraj federaciaj konsilantoj. (2007-10-25)
|