|
|
Sekssankdalo ŝokas la svisan piedpilknacion
Jam de unu semajno oni en la svisa nacia piedpilkligo
ne plu parolas pri la ludo sed nur pri la seksskandalo ĉe la
piedpilklubo Tuno. Pluraj ludistoj de la piedpilkklubo Tuno havis seksrilaton
kun 15-jaraĝa knabino, kiu apartenis al la zelotoj de la klubo.
Kontraŭ ses ludistoj la ŝtatavokato nun malfermis punenketon pro
seksa misuzo kaj seksa senhonorigo de neplenaĝulino. (2007-11-20)
Teniso: Roger Federer triumas en Ŝanhajo
La svisa tenisĉampiono gajnis la kvaran fojon la
mastro-turniron en Ŝanhajo. Per ĉi-tiu triumfo Federer nun
definitive enviciĝis inter la tenislegendoj. (2007-11-19)
Neĝbretumado: Svisoj venkas
en la tuontubo!
Neĝbretumado: La svisaj neĝbretistoj triumfis
en la duontub-mondpokalkonkurso en Saas Fee. Iori Poditchikov akiris oran
medalon, dum Christian Haller kaj Manuela Pesko atingis la trian rangon
(2007-11-04).
Teniso: Rafael Nadal gajnas la Malfermitan Turniron de
Francio
En dura lukto kontraǔ la kipro Marcos Baghdatis
la hispana tenisĉampiono gajnis la finalon de la Malfermita Turniro de
Francio 4:6, 6:4 kaj 6:3. Post la perdo de la unua frazo Nadal en la dua
frazo jam estis kun 1 kontraǔ 3 poentoj perdanta, kiam li post unu horo
sukcesis turni la partion kaj ankoraǔ akiri la venkon en intensiva kaj
interesega maĉo. (2007-11-04)
|