ANONCOJ Legantoj Svisa paĝo Mondo aktuala Esperanto-Movado Horoskopo MAGAZINO Sporto Ŝercoj Esperanto-Societo Zuriko Indekso de KOMENTOJ al la baza paĝo http://www.esperanto.ch




Karaj gelagantoj
Naciismo kaj religia fanatismo estas mensmalsanoj, kiuj havas nenion komunan kun la idealoj de Esperanto aŭ de vera religio. Mi volas tion emfazi ĉi-tie, ĉar anakaŭ en Esperantujo mi regule aŭdas ŝovinismaĵojn. Kiel Esperantistoj ne devas esti plenkonsciaj, ke bona naciismo simple estas malebla afero, ĉar la kredo en la supereco kaj elstareco de unu nacio ĉiam laŭdifine inkludas la malsuperecon de la aliaj! Tial naciismo eĉ tiam ne estas tolerebla pensmaniero, kiam temas pri la naciismo de malplimultoj, kiuj pretendas defendi siajn rajtojn kontraŭ imperiismo de plimultoj. Ni ne miksu naciismo kun etnismo, kiu defendas postulas egalajn rajtojn de malpli-multoj etnaj. Tamen la deziro ligi etnon kun ŝtato, do tiu nocio de etna nacio, tio estas simpla frenezaĵo kaj krimo kontraŭ la homaro! 100 jaroj da milito estas la rezulto de tiu absurda koncepto, kaj dum tiu koncepto trovas akceptiĝon en la mondo, militoj plu daŭros. Tasko de ŝtato estas krei socian kaj ekonomian sekurecon por siaj loĝantoj, ebligi funkciadon de eduk- kaj sansistemo kaj garantio de publika ordo. Tiu tasko ne baziĝas sur la etno de la loĝantaro, kaj ke ŝtato multetna eblas, tion pruvas Svislando jam de pli ol 150 jaroj! La celo de KOMENTOJ estas raporti pri la okazintaĵoj en la mondo kaj komenti ilin en sennacieca perspektivo. ne tiu fieru, kiu vivas sian patrujon, sed tiu kiu amas la tutan mondon! Viaj kontribuoj estas elkore bonvenaj.
Kaj nun plezuran legadon
D.M. Weidmann (2002-10-14)

ANONCOJ
Legantoj
Svisa paĝo
Mondo aktuala
Esperanto-Movado
Horoskopo
MAGAZINO
Sporto
Ŝercoj
Esperanto-Societo Zuriko
Reiru al la indekso de
KOMENTOJ
al la baza paĝo http://www.esperanto.ch