ANONCOJ
Legantoj
Paĝo de la redakcio
Mondo aktuala
Esperanto-Movado
Horoskopo
MAGAZINO
Svislando
Sporto
Ŝercoj
Esperanto-Societo Zuriko
Indekso de KOMENTOJ
www.esperanto.ch
Germanio: Fervojstriko paralizas germanan trafikon
En la jam plursemajna laborluko anonciĝas strikpaŭzo kaj la partioj pretas reiri al la negoctablo. La laborlukto estas venono por la aktuale bona ekononomia situacio en Germanio. Estas grava ke ambaŭ flankoj nun penas trovi kontentigan kaj racian solvon. La laboristoj unuflanke devas kompreni, ke ĉiu eŭro, kiun entrepreno volas elpagi kiel salajro devas esti unue enspezita, la entreprengvidantoj aliflanke devas lerni, ke la laboristoj certe ne povas kompreni, kial la mastrumantoj konstante altigis siajn proprajn salajrojn kaj rekompensojn, dum la laboristaro ĉiam devas ŝparegi. Entute estus bone por la ekonomio, se mono en formo de salajro fluas al la merkato. (2007-11-20)
Palestino: Hamas-faŝistoj pafas kontraŭ memorfesto pri Yasser Arafat
Memorfesto pri la unua palestina prezidanto Yasser Arafat en Gazao estis brutale ĉesigita far hamaspolico, kiu ek de unu jaro diktarorece regas en tiu parto de Palestino. La palestina popolo ek de la elekta sukceso de hamaso en Gazo estas dividita en la Gaza-regiono, kie la nazia Hamaso praktike sole regas kaj brutele subpremas ĉiujn alipensantajn (La celo de Hamaso estas la detruo de la isreala ŝtato), dum en la Ramalaho plue regas Fataĥo sub la gvidado de prezidanto Abbas. (2007-11-12)
Naftokatastrofo en la Nigra Maro
Rusa naftotransportŝipo havariĝis disrompiĝis en la Nigra Maro kaj nun unu el la plej grandaj medikatastrofoj de la historio minacas la regionon. La rusa ŝipaĉo estas modelo ankoraŭ el sovetia epoko tute ne taŭga por ŝtorma maro. La malrespondeca rusa registaro tamen ĝis hodiaŭ nenion entreprenis por forigi tiujn riskoŝipojn el la trafiko. Necesas granda premo de la internacia komunumo al ŝtatoj, kiuj tiom senrespondece endanĝerigas nian planedon, ekzemple tiel, ke ĉiu civilizita haveno malpermesos estonte al tiaj ŝipoj albordiĝon. (2007-11-11)
Ŝtromoj en la norda maro
La unua vintra ŝtormo Till jam frue atingis ĉi-jare la bordon de la norda maro. La unuan fojon en la dek jaroj post sia kontruo la digpordegoj de la roterdama haveno devis esti fermitaj, ĉar la ŝtormo atingis la plej altan ŝtupon. En la katastrofo en 1953 dumil homoj dronis en la ondegoj de la norda maro. Sed ĉi-foje la digoj tenis. La nederlandanoj tamen ne povas ripozi, ĉar la altiĝo de la marnivelo signifos estonte novajn kaj pli fortajn ŝtormegojn. (2007-11-10)
Afganistano: Multaj mortintoj post teroratakto
Islamfaŝistoj per bombatako zukerfabriko en Baghiano mortigis multajn parlamentanojn kaj aliajn homojn okaze de oficiala vizitado de la fabriko. Inter la mortintoj troviĝa la iama komercministro Mustafa Kasimi. Inter la viktimoj ankaǔ estis infanoj kaj korpogardistoj de la parlamentanoj. (2007-11-06)
Kolumbio: Hajloŝtormo glaciigas Bogotaon
La klimataj kapricoj ne ĉesas: La kolumbia ĉefurbo dronas en glacio. – Bildo ne kutima el la sudamerika kontinento ĉirkaǔas la mondon. Espero venas el svislando, kie nova suntekniko revolucios la mondon. Legu en la magazino. (2007-11-05)
Pollando: Jaroslaw Ksczynski demisiis
Du semajnojn post sia balotdebaklo la pola registarĉefo Jaroslaw Kaczynski demisiis. La prezidanto Lech Kaczynski, la frato de la registarĉefo, nun intencas doni al Donald Tusk de la Civitana Formumo la taskon formi novan registaron. Tusk planas pli EU-amikan registarkurson ol sia antaǔulo. (2007-11-05)
Pakistano: Muŝaraf deklaras militrajton
La pakistana prezidanto Muŝaraf deklaris militrajton por, kiel li diris kontraǔbatali la terorismon. En la militrajta deklaro li ankaǔ malpermesas al tribunaloj verdikti kontraǔ la rezidanto kio konkrete signifas, ke la venontsemajna decido pri la supera tribunalo pri la rajto de Muŝaraf kandidati kiel prezidanto ne povos okazi. (2007-11-04)
Meksiko: Inundoj dronigas Tabaskon
Gravegaj inundoj subakvigas meksikajn urbojn kaj komunumojn en la federacia ŝtato Tabasko. Miloj da homoj devis fuĝin kaj multaj domoj detruiĝis. La inundoj estas sekvoj de la tropa ŝtormo Noel, kiu lasis siajn detruajn ŝpurojn ankaǔ en Haitio, Dominikana Respubliko kaj Kubo. Pro la klimatovarmiĝo tiaj ŝtormoj bedaǔrinde fariĝas pli kaj pli oftaj. (2007-11-04)