|
|
Federacia Konsilanto Pascal Couchpin malfermas pordo
al la sunenergia epoko
Zuriko-Dübendorf, la 5-an de novembro 2007: Sur la
SunImpuls-gazetarkonferenco la kuracisto kaj pioniro d-ro Bertrand Piccard
tuj je la komenco atentigis pri la altiĝantaj nafto- kaj uranprezoj kaj
per tio pri la bezono anstataǔi tiujn per renovigeblaj energioj.
Sponsoroj kiel Christian Jourquin (Solvay), Nick Hayek
(Swatch), Stephen Urquhart (Omega), D-ro Josef Ackermann (Deutsche Bank) kaj
aliaj emfazis la neceson antaǔenigi la renovigeblajn energiojn kaj energiefikecon
Tiam la Federacia Konsilanto Bundesrat Pascal Couchepin malfermis por gastoj
kaj gazetaro la pordon al la fabrikhalo de la sunenergiavidailo HB-SIA kaj
per tio la pordo al la sunenergia epoko en Svislando.
Per la sunenergiaviadilo HB-SIA okazu en aǔtuno 2008 unuaj testflugoj
kaj 2009 la unua tag-nokto-flugo. Por 2011 la pilotoj Bertrand Piccard kaj
André Borschberg planas la unuan mondĉirkaǔflugon en tag-nokta
flugo sole kun sunenergio sen unu guto da fuelo.
Bertrand Piccard emfazas, ke ne estas la celo esti la unuaj aǔ la solaj,
kiuj per sunenergio kaj sen unu sola guto da fuelo ĉirkaǔflugas la
mondon. La sunenergiaviadilo estu simbolo por la utiligado de renovigeblaj
energioj. La celo estu motivigi la popolon por la energiefikeco kaj renovigeblaj
energioj Bertrand Piccard estas konvinkita, ke nia societo kapablas apliki ĉi-tiujn
renovigeblajn teknologiojn por sencohava uzado de la energireservoj de nia
planedo.
Post la hodiaǔa pordmalfermo al la sunenergia epoko oni devas atendi, ĉu
Federacia Konsilanto Pascal Couchepin jam venontjare kiel Federacia
Prezidanto fermos la pordon al la forgeskelo de la malnoviĝinta kaj
riska atomenergio. La fermo de la pordoj por la malnovaj atom-fosilaj
energioj same gravas kiel la malfermo de la prodo al la renovigeblaj
Antaǔ la
fono, ke en la kvin svisaj atomcentraloj troviĝas la radioaktiveco de
10'000 hiroŝimaj atombomboj, la fermo de la atompordo estas ĉiu-tage
pli urĝa.
Ankaǔ el ekonomiaj konsideroj oni devas deziri, kie finfine kreiĝu
la necesaj kadrokondiĉoj por rapida kreo de renovigeblaj energioj kun
ekonomiaj impulsoj kaj novaj laborlokoj. Jam nur la taǔgaj
tegmentsurfacoj en Svislando posedas realigeblan sunenergi-potencialon de 30%
ĝis 50% de la elektrokonsumo en Svislando.
Ĉiu privata mastrumejo povas kontribui al tio: Mendu ĉe via elektra
liveranto naturelektron aǔ produkton kun ekologia elektro, kiu enhavas
elcentaĵon de sunenergio. (2007-11-05)
Polaj eventoj
Kio estas „polaj
eventoj”, pri kiuj mi tre ofte legas kaj aŭdas en Esperantio? Tio estas
nur la eventoj de tiuj, kiuj pri ili skribas aŭ parolas. Por Pollando
kaj por poloj ili havas neniun signifon. En la respektivaj tekstoj troviĝas
personoj, pri kiuj mi iam, precize - antaŭ 25 jaroj kaj iom poste, ne aŭdis
en la kunteksto de batalo kontraŭ la milita stato en Pollando.
Agado de Pola Esperanta Asocio estis simile restriktita kiel – ekzemple -
agado de Asocio de Polaj Literatoroj kaj aliaj grupiĝoj je intelekta
karaktero, ĉar estis eldonita dekreto, kiu ĉiujn aliajn leĝojn
subigis al la pova leĝo pri la milita stato. Restriktoj kontraŭ
Pola Esperanto Asocio tute ne atestas, ke en tiu aŭ en alia grupiĝo
estis geagantoj kontraŭ reĝimo, inverse, en la malpermesita asocio
kaj en la komisarita asocio estis multaj apogantoj de la milita stato kaj de
la totalisma
sistemo, kiuj ankaŭ nun agas en la grupiĝoj, kiuj senĉese klaĉas
pri tiu ĉi afero, eĉ se ili iam silentis. Universala Esperanto
Asocio akceptis devige starigitan
komisaran estraron de Pola Esperanto Asocio, surbaze de sia iluzia neŭtraleco,
sed kiam oni mortigas homojn, tiam oni ne povas kaj eĉ ne rajtas esti neŭtrala,
tiam oni devas esti morala. En tiu ĉi periodo, pro supre menciitaj
faktoj, mi ĉesis mian membrecon de UEA.
Kelkaj aŭ eble eĉ pli da personoj volas esti herooj surbaze de tiel
nomitaj “polaj eventoj” per revenado al tempo, en kiu ili estis tute pasivaj,
alie, ili tiam zorgis nur pri sia ĉiutageco. Herooj de tiama tempo estas
nur tiuj, kiuj estis murditaj, kiuj estis karcerigitaj aŭ vivis kaŝe,
redaktante kaj presante subterajn bultenojn, serĉitaj konstante de
sekurserviluloj kaj aliaj ŝtataj agentoj.
Oni devas nepre aldoni, ke, krom tiuj rektaj batalantoj, estis tiam milionoj
da homoj solidaraj kaj ne nur en Pollando, sed sur la tuta mondo, kaj dank’
al ili Solidareco venkis, inspirita antaŭe de papo Johano Paŭlo la
Dua: “Ne timiĝu!”.
En Esperantio estis ankaŭ homoj solidaraj. Mi rajtas pri tio diri, ĉar
mi iam provis geesperantistojn solidarigi, parte eĉ kun sukceso. Revuo
MONATO en marto 1982 aperigis mian alvokon esperante en formo de anonco kaj
jenaj esperantaj verkistoj okazis solidaraj: Luis Beaucaire, Clelia Conterno
Guglielminetti, Wolfgang Günther,
Maŭro Nervi kaj Richard Schulz per siaj verkoj, kaj Gerd Bussing,
Hermann Ebeling, Raimund Riedel, Ina kaj Hermann Tautorat per tradukoj kaj
per aliaj aktivecoj, ekzemple per gvidado de la spektakloj, kun kiuj mi
traveturis tra la okcidenta Eŭropo, ĉiam kun tre kora akcepto. Ada
Fighiera Sikorska solidariĝis per leteroj kaj per presado, kaj Marjorie
Boulton sendis poŝtkarton kun informo, ke ŝi solidariĝas
kun mi en la agado kaj kun ĉiuj, kiuj en Pollando suferas. Krome mi
ricevis ankaŭ plastikajn kaj muzikajn verkojn, kiuj estis ekspoziciitaj
en la galerio “sztuka polska” en Berlino kaj ankaŭ en aliaj urboj, okaze
de diversaj okazintaĵoj.
Post multaj jaroj mi tre volonte scius kion faras godoranaj limpolicistoj,
kiuj min, kaj ĉeokaze aliajn, kiuj kun mi veturadis, ĉe la limoj ĉiufoje
kelkajn horojn haltigis; kion faras la bulgaroj, kiuj volis malpermesi vendadon
de miaj kasedoj, skribante oficialan proteston dum la Universala Kongreso en
Antverpeno kaj poste en Loveno;
kion faras agentoj, kiuj partoprenis dum Universala Kongreso en Varsovio en
la pentra agado de “nula horo” antaŭ Palaco de Kulturo?
Verŝajne ili ĉiuj skribas raportojn pri “polaj eventoj”…
Zuriko, la 26an de
majo 2006
(ĉerpita el la retpaĝaro http://www.skorupski.com
2006-05-30)
Borso:
Heĝfondusoj estas loterio
La angla vorto
hedge(heĝo) signifas sekura. Efektive tio estas perversaĵo, ĉar
ne ekzistas io pli riska en la komerca mondo ol heĝfonduso. La celo de
heĝfonduso estas atingi gigantajn profitojn de la investita kapitalo
investante en derivativaj produktoj. Kio estas derivativaj produktoj borsaj:
Tio estas ekzemple aksekuroj (de tie la vorto heĝo) por sekurigi la monŝanĝriskon
de entreprenistoj. Ekezmple svisa entreprenisto, kiu volas vendi maŝinon
en dolaroj al japana firmao je certa tago, volas garantion, ke lia profito
restas stabila. Li nun serĉas iun asekuron, kiu diras, mi post duona
jaro ŝanĝos la monon je la kurso de hodiaŭ. La prezo de tia
asekuro dependas de la kursrisko. La asekuro nun siaflanke spekulas, ke tiu
kurso evoluas je ĝia favoro. Tiaj paperoj estas tre riskaj. Alia tia
risko papero estas opcio, tio estas papero, kiu rajtigas la posedanton ĝis
certa limdato aĉeti akciojn de firmao je certa kurso. Se la kurso
kreksas ĝis tiu dato kreskas la valoro de la opcio. Je la limdato mem
elbas aĉeti la akciojn, se oni ne aĉetas la papero perdas sian
tutan valoron. Nun tio ankoraŭ ne montras la tutan dimension de la
afero. La heĝfondusoj ne nur laboras per sia propra kapitalo. Ĉar
la heĝfondusoj esperas gigantajn profitojn, kiujn ili dum tempo de
kreskantaj borsokursoj ankaŭ povas atingi, ili krom sia propra kapitalo
ankaŭ investas fremdan kapitalon. Tion oni nomas levereĝo (de la
angla vorto leverage, kio signifas levilo). Tiu nomo estas elektita, ĉar
la fremda kapitalo kvazaŭ efiku kiel levilo. Konkrete tio signifas: La
heĝfonduso prenas krediton kaj volas repagi la krediton per la profito ĉe
la burso. Efektive estas tute senrespondeca doni al tia instituo kredito, ĉar
por tiaj kreditoj en kazo de borsa kursmalkresko ekzistas nenia sekureco! En
la kazo de la LTCM-fonduso lastjare la malnova SBG, kiu estas hodiaŭ
parto de UBS pruntedonis al tiu fonduso krediton de 3 miliardoj da dolaroj,
krediton, kion la banko nun komplete perdis. UBS ne estas la sola kredanto de
tiu fonduso: Kun propra kapitalo de 5 miliardoj tiu fonduso ricevis kreditojn
de pli ol 100 miliardoj de USD. Tiu sumo egalas al la jara buĝedo de
Italio! La mono estis sekurigita per la valoro de la aĉetitaj
borso-paperoj, sed dum la lastaj monatoj tiuj akcioj perdis trionon de sia
valoro. Anstataŭ giganta profito rezultis malgajno de 33 miliardoj da
doloaroj (atingita kun investita kapitalo de 5 miliardoj). La kredantoj nun
devis preti rezigni pri triono de sia monbonhavo por provizore malhelpi la
tujan bankorton de la fonduso. Tiun savagadon devis - alia skandalo - subteni
la USoNa ŝtato, se ĝi ne volis ebligi grandan krizon en Italio, ĉar
la itala ŝtato investi signifan parton de sia havaĵo en la fonduso!
La perversa afero en tiu sistemo estas, ke la borso en la lastaj jaroj
atingis gigantan valoron, kaj pro tiu sur la papero la profitoj de tiuj
fondusoj pli kaj pli kreskis. Tiuj homoj, kiuj estis inteligentaj kaj vendis
antaŭ duona jaro siajn paperojn efektive multe profitis kaj el malmulto
riĉiĝis. La afero tamen estas kiel loterio: Profito dependigas kaj
avidigas la homojn. Kiu foje flaris la profitegon pensas, ke tio eterne daŭras,
kiel malsana ludanto. Do anstataŭ preni la gajnon, kiun ofertis la feliĉo
la plej multaj homoj reinvestis. Dum la homoj aĉetis, la akcioj kondutis
kiel varoj raraj: La demando ne-kontentigebla kresigas la valoron. Sed tiam
subite venis la krizo en Japanio. Nun la homoj perdis sian aĉetemon kaj
komencis vendi. Tio kaŭzis, ke subite estis pli da paperoj je dispono ol
aĉetemuloj kaj la prezo malkreskis. Tiu malkresko nutris la timon, kaj
rapidigis la malkreskon, kaj jen la akcioj perdis grandan parton de sia
merkatvaloro! La tuta afero efektive okazis praktike (kun escepto de la
bankakcioj mem) sen iu ajn rilato kun la vera valoro de la firmaoj kaj do la
efektiva valoro de la paperoj. Konkludo: La origina funkcio de la borso estis
disponigi kapitalon por la entreprenoj por novfondado kaj grandigo. Tio estas
bona, sana kaj necesa. Nuntempe la borso alprenis sekundaran funkcion, nome
per la paperoj mem komerci kaj gajni monon. Lastatempe tiu sekundara funkcio
fremdigis la efektivan celon de la borso kaj pervertigis ĝin.
Entreprenoj, kiuj volis krei ion novan ne plu povis trovi kapitalon, ĉar
nature vera entrepreno generos la profiton averaĝan de 7 elcentoj. La
bankoj kaj aliaj monposedantegoj promesis al si de la sekundara komerco borsa
gigantajn profitojn, pro kio lastatempe la ekonomio tute ne plu ricevis monon
bezonatan, sed la tuta mono fluis al tiuj spekulcentroj. La krizo nun detruis
tiujn esperojn kaj dume la ekonomio malkreskis, ĉar la manko de investoj
malrapidigis la evoluon. Pro tio la bankoj do kulpas pri la ekonomia krizo
tutmonda! (dw 98-10-03)
Soneto memore al Hermann Tautorat
EN TAGO DE TRI MAGIISTOJ
helptaǔga ĉar tre multe sciis
per ŝerco li agis plej bone
kuraĝis entute senkone
precipe se li ironiis
ni ofte en la galerio
dum longaj merkredaj vesperoj
babilis pri simplaj aferoj
okaze de ekspozicio
en tago de tri magiistoj
memoru pri l'arta ĉapelo
la krono de protagonistoj
perdita en la komputilo
kverelo fariĝis ĉielo
foriris de vigla utilo
Jan Stanislaw Skorupski
|