HOROSKOPO
ANONCOJ
Legantoj
Paĝo de la redakcio
Mondo aktuala
Esperanto-Movado
MAGAZINO
Sporto
Svisa paĝo
Ŝercoj
Esperanto-Societo Zuriko
Indekso de KOMENTOJ
esperanto.ch
Atenton:
La redakcio de KOMENTOJ rifuzas ĉian respondecon, se la subaj aǔguroj efektive realiĝos. Ĉe KOMENTOJ ni fakte ne havas timojn pri la estonto, krom unu, nome, ke nia paĝo iam ne povus esti atingebla. Multan plezuron dum la legado. (2006-05-30)

Esperantujo nun havas propran horskopon, kiu estas adaptita al la moderna tempo. Ĉiun monaton vi ĉi-tie povas trovi vian aktualan orakolon - kaj kun absoluta certeco la aśgoro por vi validos - kontrolu mem! Kaj nature nia Esperanto-jaro havas dektri monatojn, ĉar tio kongruas kun la luna jaro!


Horoskopo porkmonata 1999

Krokodiloj (1.1. - 28.1.):

Dum la venonta monato vi multon ŝanĝos per frazo dirita en Esperanto. Ago via donas grandan profiton.

Kobroj (29.1. - 25.2.):

Ne ĉiu, kiu rampas estas serpento! Gardu vin de falsaj amikoj. Monon vi pli bone sendu al la redakcio de komentoj ol investi en loterio..

Testudo (26.2. - 25.3)

Ne lasu vin impresi de mokoj: Via karapaco efike protektas vin. En duba kaso kisu pli bone samidan(in)on!

Tiranosaśro (26.3. - 22.4)

Tiu monato povas porti grandan feliĉon al vi, se vi nur kaptas ĝin. Io, kiu unue aspektas katastrofo je dua rigardo evidentiĝos beno.

Rozoj (23.4. - 20.5)

Ne hezitu montri viajn pintojn, kiam iu volas els^iri vin. Vi ricevos neatenditan viziton, kiu portas al vi bonan novaj^on.

Urso (21.5 - 17.6)

Tiu periodo estas favoro por konsolidiĝo. Meditu bone pri viaj projektoj kaj parolu nur al tiu, kiu pretas auskulti.

S^arko (18.6. - 15.7)

Kiam vi atakas malfacilaĵojn en via elemento, vi sukcesos. Atentu tamen, ĉar iu malamiko provas logi vin sur sekan terenon!

Elefanto (16.7 - 12.8)

Iu bagatelo dum tiu-ĉi monato povus j^eti vin el via ekvilibro, se vi ne gardas vian trankvilecon.

Hipopotamo (13.8. - 9.9)

Prenu la aferojn trankvile - ankoraś vi ne atingos la finan venkon. Sed ĉiu maratonkuranto povas ankaś fari nur unu pas^on samtempe!

Marmoto (10.9. -7.10)

Komenciĝas la tempo por pretigi sin al la vintro. Por vi tio signifas: Provizu vin sufiĉe frue, ĉar en tiu- ĉi monato tio tre utilos al vi.

Porko (8.10. - 4.11.)

Vi kutime havas feliĉon. Tamen ne provoku ĝin. Fakte estas konsilinde, ke vi foje aĉetos novan Esperanto libron.

Azeno (11. - 2.12.)

Vi nepre ne devas maltrafi la kunvenon de via Esperanto-klubo ĉi-monate, ĉar vi tie revidos malnovan amikon.

Tigro (3.12. - 31.12.)

Kontrolu, ĉu vi pagis jam la kotizon por via loka grupo. Se ne tuj faru tion, ĉar oni jam volas forstreki vin de la membrolisto! Krome vi ricevos gravan leteron dum tiu-ĉi periodo.